sábado, 28 de enero de 2017

Mi ne manĝas viandon


Saluton karaj amikoj kaj amikinoj,

Mi estas Edelweiss kaj mi loĝas en la Libera, Suverena kaj Sendependa Ŝtato de Leonlando de la Sudo.

Mi estas okjara, esperantistino kaj vegetaranino ĉar mi amas la bestojn.


Se mi manĝas bovaĵon, mi ne amas la bovojn, se mi manĝas porkaĵon, mi ne amas la porkojn, se mi manĝas kokan viandon, mi ne amas la kokojn, se mi manĝas fiŝojn, mi ne amas ilin.

Kial oni manĝas bestojn? La bestoj estas belaj kaj amantaj ĉar ili komprenas la amon, sed la personoj komprenas nenion.


Vi povas diri al mi, ke vi manĝas bovaĵon ekzemple, ĉar la bovaĵon estas bongusta, sed  mi diras ke NE.

Ĉu vi povas manĝi mortintan personon kun fromaĝo, blanka pipro kaj tomato? Vi povas manĝi la bebon de la porko, sed vi ne povas manĝi la bebon de la personoj, ĉar tiu ago estas “kanibalismo”. Se la porkoj povas pensi, ili povas diri ke tiu ago estas ankaŭ “kanibalismo”.


Manĝu fruktojn, legomojn, panojn kun semoj kaj marmelado. 


Ĉu vi ŝatas lakton? Mi ŝatas laktejon. Mia patrino aĉetas laktejon de “Tambo La Resitencia”, ĉar tie oni laboras kun amo por la vivo, por la bestoj, por la bovoj kaj por la personoj. 


No hay comentarios.:

Publicar un comentario