lunes, 10 de octubre de 2016

Floroj

Saluton, karaj amikoj kaj amikinoj, mi estas Edelweiss kaj mi loĝas en la Libera, Suverena kaj Sendependa Ŝtato de Leonlando de la Sudo.

Mi ne laboras ĉar mi estas okjara, sed mi lernas nun en la bazlernejo. Mi parolas Esperanton, la hispanan kaj germanan lingvon. Mi ludas ankaŭ tre bone ŝakon, tiam mi estas ŝakludantino.

Hodiaŭ matene mi iris kun mia patro al la bakejo kaj ni aĉetis nigran panon, kuketojn kaj dolĉajn biskvitojn por la matenmanĝo.

Survoje mi trovis belan, rozkoloran floron. Jen la fotoj:



Mi amas la florojn. Hejme ni havas multajn plantojn sur la balkonoj.  Ĉi tiu planto nomiĝas “Rafaneto”, kaj ĝi havas ankaŭ belajn florojn. Poste, kiam la planto sekiĝas, mi povos rikolti rafanetojn kaj pretigos salaton. Jen ankaŭ la bildoj de mia planto:



Ĝis baldaŭ 

Edelweiss (Edelvejso estas mia nomo en Esperanto)

No hay comentarios.:

Publicar un comentario